NASK-2022: Printempa sesio • NASK-2022: Spring Session
Datoj • Dates
La printempaj kursoj okazos rete ĉiun mardon kaj ĵaŭdon en Marto de 20:30 – 22:00 laŭ la usona orienta horzono (UTC-5 ĝis la 13-a de Marto, poste UTC-4).
The spring courses will occur online every Wednesday and Thursday in March from 8:30 pm – 10:00 pm Eastern Time.
Instruistoj • Instructors

Rafa Nogueras
Pretiga Kurso
Readiness Course
Bona preparo por la somera NASK-kursaro kaj la Universala Kongreso. La kurso permesas nur 20 lernantojn, do registru frue!
Ĉu vi jam lernis iom da Esperanto, sed volas plifirmigi vian komprenon pri la baza gramatiko? Ĉu vi lernis Esperanton antaŭ longe, kaj volas refreŝigi viajn sciojn? Rafa instruos al vi la kernajn konceptojn de la lingvo, kaj certigos, ke vi havos bonan bazon.
Great preparation for the summer NASK courses and the World Congress. The course limit is 20 so sign up early!
Have you learned some Esperanto, but want to make sure you have a good grasp of the basics of grammar? Did you learn Esperanto some time ago, and want a refresher course? Rafa will take you through the core concepts of the language and will make sure you have a firm footing.
Kotizoj • Fees
La kosto por la printempa kurso estas USD 79.
Stipendia helpo haveblas por plentempaj lernantoj. Sendu demandojn al la administranto. (Se vi planas peti stipendion, plenigu la suban formularon nun, kaj revenu al tiu ĉi paĝo por pagi kiam vi ricevos konfirmon de la administranto pri via stipendio.)
La kosto por la printempa kurso estas USD 79.
Scholarships are available for full-time students. Send questions to the NASK administrator. (If you plan on applying for aid, fill out the form below now, and return later to pay once you've received confirmation of your scholarship from the course administrator.
Registriĝo • Registration
Plenigu la jenan formularon.
Fill out this registration form.
Pago • Payment
NASK-administranto • NASK Administrator
Pri ĉio, kio temas pri la kursaro, inkluzive de stipendioj, vi povas kontakti s-inon Ellen Eddy, la administranton de NASK:
For all matters concerning the institute, including scholarships, please contact Ms. Ellen Eddy, the NASK administrator:
- Retpoŝte • By e-mail
- eddyellen at aol dot c o m
- Paperpoŝte • By postal mail
-
Ellen M. Eddy
11736 Scott Creek Drive SW
Olympia, WA 98512
USA - Telefone • By telephone
- 360-754-4563 (aŭ en Esperanto aŭ en la angla • both Esperanto and English spoken)